NE RIGARDU MIN NE APROBANTE...

Iel-tiel oktobre alvenis kaj pasis, nerimarkita de Esperantujo, la jubiieo de persono, amanta tiun ĉi landon profunde, kortuŝe, dolore. Kaj, evidente, sen pretendi la reciprokan. Kvankam la reciproka sento, certe, ekzistas. Voĉdonado pri la Oraj kantoj montris, ke eĉ la freŝbakita generacio esperantista konas kaj ŝatas la kantojn de Dina - fervore krias: Ne, ne, ne, mi veturas tuj al la land Esperantuj!, plensente konfesas: Esperantujo, amata tero! kaj sincere tristas: Somero jam antaŭ forir, tendaro proksimas al fin.... Sed scioj pri la aŭtoro verŝajne estas por novicoj mistero egala al la scioj pri verkistoj praepokaj, kiel Bulthuis aŭ Luyken. Mi volas prezenti ŝin almenaŭ skize, ĉar, kredeble, la biografio de tiu persono iom poste entuziasmigos aron da esploristoj. Dume ni bonŝance estas samtempuloj, Dina estas viva, krekapabla, kreema kaj kreanta, do venu tiu ĉi kurta prezentaĵo kiel iom malfrua donaceto por ŝia jubileo.

Dina Grigorjevna Lukjanec naskiĝis en Barnaul. Ŝi ne estas denaska esperantisto, sed, miaopinie, denaska poeto - jes. Ĉe ŝia adoleskeco Barnaul estis elstara loko por sovetia Esperantujo: tie funkciis la fama Oazo, potenca E-klubo, gvidata de Anatolo Gonĉarov, kiu, ne kontenta pri unusola bona klubo, poste organizis tutlandan junularan movadnn. Dina venis Oazon, versimile, en 1966, kiel studentino de pedagogia instituto, kun amaso da ruslingvaj poemoj kaj poemegoj, kun tuja ekdeziro verki en esperanto. Kaj ŝi ekverkis.

Mi, tiutempe penanta iel kolekti la verkemulojn ĉe la literatura almanako Velo, informita pri Dina far Gonĉarov, skribis al ŝi, kaj ricevis la versrespondon:

Mi dankas Vin sincere pro l atento,
Sed premas min konstante malkontento.
Mi ja ne estas vera verkistino,
Sed simpla ordinara junulino.
Do, ĉu daŭrigi indas la laboron,
Kaj je verkad apliki la fervoron?

Ja tutegale en la vivo mia
Atendos ĉiam min sukces nenia.
Talenton mi, verŝajne, ne posedas,
Neniu kredas min, kaj mi ne kredas.
Kaj, generale, ĉio estas vano.
Mi dankas pro l atent, samideano.

Ankaŭ mi respondis verse, kaj ekde tiam - ĝis nia persona konatiĝo dum SEJT-11, en Karpatoj (1969), kaj poste dum multaj jaroj - nia poemkorespondado daŭris. Parte tiuj versleteroj konserviĝis en mia arkivo, eble ili ŝajnos amuzaj por niaj posteuloj.

Ŝia entuziasmo tiam estis senlima. Ankaŭ rilate al Esperanto. Ŝi verkadis, prezentadis spektaklojn, gvidis la poezian fakon de SEJM (ja grandsukcese, se konsideri tiutempajn eldoneblecojn, mildadire, magrajn). Mi diru eĉ pli gravan aĵon: ŝia entuziasmo estis infekta!

Diplomiĝinte kiel instruistino de la franca, ŝi trafis laŭ distribuo por du jaroj en la lernejon de siberia vilaĝo Povaliĥa. Do, dank al ŝia apero, naŭdek gelernantoj el centdeko tuj eklernis esperanton, kaj ŝi skribis al mi, ke baldaŭ oni nomos is vilaĝon Esperantiĥa.

En 1973 ŝi gajnis trijaran studadon en Leningrado, en la superaj pedagogiaj kursoj ĉe la fama pedagogia Gercen-instituto. Tio estis nesupertaksebla bonŝanco, ĉar la francan literaturon tie estis instruanta la plej eminenta fakulo pri poezia tradukarto, profesoro Jefim Etkind. La talento de nova studantino estis tuj rimarkita de li, do ili amikiĝis. Ankaŭ tiu amikeco estis uzita kun utilo por Esperanto. Estis profesoro Etkind, kiu organizis en la Domo de Verkistoj ĉiumonatan buŝan almanakon, titolatan Unuafoje en la rusa. Ĝin vizitadis kaj aktive partoprenis per prezento de novaj tradukoj cento da plej eminentaj tradukistoj leningradaj, inter kiuj eĉ la fama M.Donskoj. Do estis Dina, kiu persvadis la profesoron enprogramigi du almanakojn, speciale dediĉitajn al Esperanto-poezio; tiuj vesperoj plensukcese efektiviĝis. Bedaŭrinde, en 1975, dum la fifama atakado de la ŝtato kontraŭ tiel nomataj disidentoj, Jefim Etkind, samkiel multaj aliaj, estis forpelita el la lando. Certe, tio ne estis por li pereiga, ĉar li kapablis instrui la rusan poezion en Sorbono samefike, kiel li estis instruinta la francan en Gercen-instituto. Sed por du centoj da liaj disĉiploj lia foriro estis preskaŭ pereiga. Ĉar ĉiuj libroj de la profesoro estis forĵetitaj el landaj bibliotekoj, ankaŭ liaj fervoraj studentoj ne plu ĝuis specialan aprobon de la potenculoj apudsciencaj.

Tiam Dina venis al hezitado kaj analizo. Ankaŭ pri Esperanto. Ĝuste en tiu tempo estis verkitaj ŝiaj poemoj, la plej amaraj:

Jes, ni estas diversaj,
Ni kontraŭas serioze.
Por mi estas la versoj,
Por vi estas la prozo.
Min ordonas la koro,
Vin ordonas la cerbo.
Min esprimas humoro, -
Vin esprimas nur verbo.

Inter ni ĉio male
Restos ĉiam ĝis morto
Tio estas normale,
Tion volas la sorto.
Ĉar eternas la dramo
Inter kreo kaj rompo.
Por mi estas la amo,
Por vi estas la trompo.

Ankaŭ la poemoj, kiuj en la animo de ĉiu ortodoksa esperantisto provokus malamon kaj abomenon:

Esperanto estas
Lingvo kaj la ideo,
La ideo por kreo de ia idealo.
Esperanto estas
La ideo profunda,
Tamen scii la fundon
Ne estas realo.

Pro tio mi hezitas
Propagandi ĝin.
Eraron mi evitas,
Komprenu min.
La lingvo estas dono
Por saĝul kaj fripon,
Ĝi servas por la bono
Kaj por malbon...

Dina Lukjanec kun la filo

 

Tamen, absolute mankas eĉ eta kaŭzo por rigardi ŝin ne aprobante, kiel ŝi diris en unu el siaj kantoj. Tin estis normala hezitado de prudenta persono. Ja Dina ne emis kabei. Kontraŭe, ŝi daŭrigis siajn studojn jam en Moskvo, kaj en 1983 estis defendinta kandidatan disertacion en la Instituto de Lingvoscienon. Estus subtakso diri, ke la defendo estis sukcesa. Ĝi estis brila. Kaj temo de la disertacio estis komparo de esprimebloj de Esperanto kun tiuj de naciaj lingvoj por la tradukarto poezia.

Nelonge post la defendo Dina forveturis al Alma-Ata, la tiama ĉefurbo de Kazaĥio. Tie ŝi loĝas ankaŭ nun. La arta centro, kie ŝi estas kunlaboranta, produktas videopoemojn en la rusa kaj en la kazaĥa lingvoj por la landa televido. La kantoj de Dina iĝis konataj en Kazaĥio; ĉar multaj de ili traktas la ĉefajn homajn ecojn: bonon, malicon, feliĉon, kredon ktp., la aŭtorino havas personajn kontaktojn kun diverskonfesiaj ekleziuloj, inkluzive la patriarkon de rusortodoksa eklezio, ankaŭ kun la prezidento de Kazaĥio.

Mi eĉ ne rimarkis, ke dudek jaroj estas pasintaj, kiam mi renkontis ŝin ĉi-somere en Moskvo. Sama estas la entuziasmo, nur eble iom pli konscia, raciplena, sama estas la brilo en la okuloj, kaj - daŭras kantoverkado ankaŭ en Esperanto:

Se vi povas, do kun ĉiuj estu por,
Kion sentas vi - ne diru,
Kaj ne gravas, ke sopiras via kor, -
Ĝi sopiru.
Se vi timas, ke faligos vin la frap,
Ne insistu, ke vi pravas,
Kaj ne gravas, kion pensis via kap,
Jes, ne gravas.
Kaj se forte vin interne ĝenas ord,
Kaj vi revas pri libero,
Do ne gravas, ke atendas vin la mort
Pro la vero.

Iam ŝi estis dirinta: Adiaŭ la Esperantujo, adiaŭ, mia bela land! Sed estis ne adiaŭo, nun ĝisrevido. Mi tutanime deziras al Dina bonan sanon, bonfarton kaj prosperon. Espereble, en baldaŭa tempo, per komunaj klopodoj, esperantistoj havos la bonŝancon ĝui ŝiajn ĉarmajn poemojn en ŝia libreto esperantlingva.

Mikael Bronŝtejn (Tiĥvin)

[Artikolo de revuo REGO, 5(36), Oktobro 2006]

Hosted by uCoz