Ĝisdate pri Esperanto 2002-02-25

En mondo pli kaj pli konscia pri rajtoj de malplimultoj kaj pri lingva kaj kultura diverseco, la internacia lingvo Esperanto estas gajnanta renovigitan atenton de influaj decidofarantoj. . . . Neregistaraj organizaj^oj kaj koalicioj premas ke oni metu la demandon pri internacia lingvo en la tagordojn de Unuig^intaj Nacioj kaj de Eu^ropa Unio. . . . En julio 1996 la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaj^oj kunigis grupon de sendependaj ekspertoj en Prago, C^eÕio, kiu kontrolis la tiaman situacion de Esperanto kaj proponis g^ian enmeton en aktualajn debatojn pri lingvaj rajtoj kaj lingvopolitiko. La Manifesto de Prago, moderna redeklaro de la valoroj kaj celoj motivantaj la Esperanto-movadon, emfazas lingvan demokration kaj la konservon de lingva diverseco. . . . Esperanto-parolantoj en la novaj^oj lastatempe inkluzivas 1994-Nobelpremiiton Reinhard Selten, 1996-mondc^ampionon pri s^ako Zsuzsa Polgár, kaj Tivadar Soros, patron de financisto George Soros. . . . Indig^enaj Dialogoj, programo por fortigi dialogadon inter indig^enaj popoloj tra la mondo, preteriras ekskoloniismajn lingvojn per uzado de Esperanto kiel komunikrimedo. . . . Jen iuj aldonaj faktoj pri la nuna stato de Esperanto.

 

Celoj kaj originoj. La bazo de tio kio farig^is la internacia lingvo Esperanto estis eldonita en Varsovio en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof. La ideo pri internacia planlingvo, celata ne por anstatau^i etnajn lingvojn sed por servi kiel aldona, dua lingvo por c^iuj, ne estis nova, sed Zamenhof vidis ke tia lingvo devas disvolvig^i per kolektiva uzado, kaj li do limigis sian komencan proponon al minimumisma gramatiko kaj malgranda vortostoko. Esperanto estas nun plene disvolvig^inta lingvo kun tutmonda parolkomunumo kaj kompleta esprimilaro. Multaj el la ideoj de Zamenhof anticipis tiujn de la fondinto de la moderna lingvistiko, la strukuristo Ferdinand de Saussure (kies frato René estis esperantisto).

Karakterizoj. Esperanto estas kaj parolata kaj skribata. G^ia leksikono venas precipe el okcidenteu^ropaj lingvoj, dum g^ia sintakso kaj morfologio montras fortajn slavajn influojn. Esperantaj morfemoj estas senvariaj kaj preskau^ senfine rekombineblaj en malsamaj vortoj, tiel ke la lingvo ankau^ havas multon komunan kun izolaj lingvoj kiel la c^ina, dum g^ia interna vortostrukturo prezentas similecojn al aglutinaj lingvoj kiel la turka, svahila kaj japana.

Disvolvig^o. Komence la lingvo konsistis el c^irkau^ 1000 radikoj, el kiuj oni povas formi 10.000 au^ 12.000 vortojn. Hodiau^, Esperantaj vortaroj ofte enhavas 15.000 au^ 20.000 radikojn, el kiuj eblas formi centojn da miloj da vortoj, kaj la lingvo dau^re evoluas: Esperanta Akademio kontrolas aktualajn tendencojn. Tra la tempo, la lingvo estis uzata por preskau^ c^iuj imageblaj celoj, iuj el ili polemikigaj au^ problemecaj. La lingvo estis malpermesita, kaj g^iaj uzantoj persekutataj, kaj de Stalin, kiu konsideris g^in lingvo de “kosmopolitoj”, kaj de Hitler, por kiu g^i estis lingvo de judoj (Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis juda). Per uzado de la lingvo en la hejmo, ekzistas nun eble mil denaskaj parolantoj de Esperanto.

Uzantoj. Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies membraro formas la plej aktivan parton de la Esperanto-komunumo, havas landajn asociojn en 62 landoj kaj individuajn membrojn en preskau^ duoble tiom. Nombroj de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj asocioj indikas, ke la nombro de homoj kun ioma kono de la lingvo estas centmiloj au^ ec^ milionoj. Ekzistas Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo, kun notindaj koncentrig^oj en landoj tiel diversaj kiel C^inio, Japanio, Brazilo, Irano, Madagaskaro, Bulgario kaj Kubo.

Instruado de Esperanto. Oni povas rapide ekkomuniki per Esperanto, kaj g^i do liveras idealan enkondukon al la studado de fremdaj lingvoj. Ene de semajnoj, studantoj povas komenci uzi Esperanton por korespondado, kaj ene de monatoj por lernejaj vojag^oj eksterlande. Eksperimentaj kaj neformalaj observoj atestas, ke antau^a lernado de Esperanto havas pozitivajn efikojn sur la studadon de kaj unua kaj dua lingvoj. Kvankam g^i estas instruata en iuj lernejoj, oni plej kutime lernas g^in au^todidakte, au^ per korespondado (uzante paperan au^ elektronikan pos^ton), au^ per lokaj Esperanto-kluboj. Ekzistas lernolibroj kaj au^todidaktaj materialoj en pli ol 100 lingvoj. Nova retejo por Esperanto-instruistoj, www.edukado.net, donas ioman ideon pri la aktuala eduk-agado.

Oficiala rekono. En 1954 la G^enerala Konferenco de Unesko agnoskis ke la atingoj de Esperanto harmonias kun la celoj kaj idealoj de Unesko, kaj oficialaj rilatoj estis establitaj inter Unesko kaj UEA. Kunlaboro inter la du organizaj^oj dau^ras. En 1997 la G^enerala Direktoro de Unesko, s-ro Amadou-Mahtar M'Bow, alparolis la 82-an Universalan Kongreson de Esperanto. En 1985 la G^enerala Konferenco de Unesko alvokis al membroj-s^tatoj kaj internaciaj organizaj^oj antau^enigi la instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj g^ian uzadon en internaciaj aferoj. UEA ankau^ havas konsultajn rilatojn kun Unuig^intaj Nacioj, UNICEF, Eu^ropa Konsilio, Organizaj^o de Amerikaj S^tatoj, kaj Internacia Norm-Organizaj^o.

Kunvenoj kaj vojag^ado. Pli ol cent internaciaj konferencoj kaj kunvenoj okazas c^iujare en Esperanto -- sen tradukistoj au^ interpretistoj. La plej granda estas la Universala Kongreso de Esperanto, lastatempe okazinta en Adelajdo (1997), Montpeliero (1998), Berlino (1999), Tel-Avivo (2000) kaj Zagrebo (2001). Universalaj Kongresoj okazos en Fortalezo, Brazilo (2002); Gotenburgo, Svedio (2003); Pekino, C^inio (2004); kaj Vilniuso, Litovio (2005). La unua simpozio de esperantistoj en arabaj landoj okazis en Amano en 2000, la kvina Tut-Amerika Kongreso okazis en Meksik-urbo en 2001, kaj la venonta Azia Kongreso okazos en Seulo en 2002. La 2002-eldono de Pasporta Servo, servo gvidata de la junulara sekcio de UEA, enhavas adresojn de 1200 gastigantoj en 82 landoj donantaj senpagan tranoktadon al vojag^antaj Esperanto-parolantoj.

Esplorado kaj bibliotekoj. Multaj universitatoj inkludigas Esperanton en kursoj pri lingvistiko; kelkaj proponas g^in kiel sendependan lernotemon. Aparte notindaj estas la universitato Eötvös Lórand en Budapes^to, kun diploma opcio pri Esperanto; kaj la universitato de Pozna≠, Pollando, kun diploma programo pri interlingvistiko. La bibliografio de la usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras pli ol 300 fak-eldonaj^ojn pri Esperanto c^iujare. La biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britio havas pli ol 20.000 erojn. Aliaj grandaj bibliotekoj inkluzivas la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno (parto de la Nacia Biblioteko de Au^strio), la Bibliotekon Hodler c^e la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kaj la Esperanto-kolekton en Aalen, Germanio. Oni povas konsulti la kolektojn de Vieno kaj Aalen per Interreto kaj la internacia pruntosistemo.

Profesiaj kontaktoj kaj specialaj interesoj. Organizaj^oj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ili ofte eldonas siajn proprajn revuojn, organizas konferencojn kaj helpas ekspansiigi la lingvon por profesia kaj special-tema uzado. La Akademio Internacia de la Sciencoj de San-Marino faciligas kunlaboron c^e la universitata nivelo. Originalaj kaj tradukitaj eldonaj^oj aperas regule en kampoj kiel astronomio, informadiko, botaniko, entomologio, kemio, juro kaj filozofio. Organizaj^oj ekzistas por fakgrupoj kiel skoltoj, blinduloj, s^ak- kaj go-ludantoj; kaj la junulara sekcio de UEA, TEJO, organizas oftajn internaciajn kunvenojn kaj eldonas siajn proprajn periodaj^ojn. Budhistoj, s^intoistoj, katolikoj, kvakeroj, protestantoj, mormonoj kaj bahaanoj havas proprajn organizaj^ojn, kaj multaj soci-aktivaj grupoj uzas la lingvon.

Literaturo. La floranta literatura tradicio en Esperanto estas agnoskata de PEN-Internacia, kiu akceptis Esperanto-filion c^e sia 60-a kongreso en septembro 1993. Notindaj nuntempaj verkistoj en Esperanto inkluzivas la romanistojn Trevor Steele (Au^stralio), István Nemere (Hungario) kaj Spomenka ”timec (Kroatio); la poetojn William Auld (Skotlando), MiÕail Gis^pling (Rusio/Israelo) kaj Abel Montagut (Katalunio); kaj la eseistojn kaj tradukistojn Probal Das^gupta (Hindio), Fernando de Diego (Venezuelo) and Kurisu Kei (Japanio). Auld estis kandidatigita por la Nobel-Premio de Literaturo en kaj 1999 kaj 2000 pro siaj kontribuoj al poezio.

Tradukoj. Literaturaj tradukoj lastatempe eldonitaj inkluzivas Oldulo kaj la maro de Hemingway, La majstro de l' ringoj de Tolkien, Cent jaroj da soleco de García Márquez, Rubaiyat de Umar Khayyam, La lada tambureto de Grass, La libro de la mirindaj^oj de Marko Polo, kaj la granda familia sagao de Cao Xueqin, Rug^doma song^o. Por infanoj, al Asterikso, Winnie-la-Pu kaj Tin-Tin estas nun aldonitaj “Struwwelpeter” (Hirthara Petro) kaj Pipi S^trumpolonga, kaj c^iuj Muminvalo-libroj de la mondfama finna au^toro Tove Jansson, samkiel la Oz-libroj de L. Frank Baum, estas haveblaj en la Tut-Tera Teksaj^o. Tradukoj el Esperanto inkluzivas Maskerado, libro eldonita en Esperanto en 1965 fare de Tivadar Soros, patro de la financisto George Soros: g^i rakontas la travivadon de lia familio dum la nazia okupado de Budapes^to. Tiu c^i verko estis lastatempe eldonita en la angla en Britio (2000) kaj Usono (2001), kaj estas nun aperinta ankau^ en la rusa, germana kaj turka.

Teatro kaj kino. Teatraj^oj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Shakespeare kaj Alan Ayckbourg estas prezentitaj dum la lastaj jaroj en Esperanto. Multaj dramoj de Shakespeare ekzistas en Esperanto-traduko: unu el la plej lastatempaj prezentoj en Esperanto estis Reg^o Lear en Hanojo, Vjetnamio en decembro 2001, kun loka rolularo. Kvankam La granda diktatoro de Chaplin uzis esperantlingvajn afis^ojn en siaj scenejoj, plenlongaj filmoj estas malpli kutimaj. Notinda escepto estas la kultfilmo Inkubo, kies dialogoj estas ekskluzive en Esperanto.

Muziko. Muzikaj g^enroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantaj^ojn por solistoj kaj korusoj, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inkluzive de la brito Elvis Costello kaj la usonano Michael Jackson, estas registrintaj en Esperanto, verkintaj orkestraj^ojn inspiritajn de la lingvo, au^ uzintaj g^in en siaj promociaj materialoj. Iuj eroj el la tut-Esperanta albumo de Warner Brothers Esperanto, lanc^ita en Hispanio en novembro 1996, atingis altajn lokojn en la hispanaj furorlistoj. Klasikaj orkestraj^oj kaj korusaj^oj kun tekstoj en Esperanto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la unuan simfonion de David Gaines, ambau^ el Usono. Muziko en Esperanto estas trovebla en TTT, inkluzive de kelkaj retejoj dedic^itaj al Esperanta karaokeo.

Periodaj^oj. Pli ol 100 magazinoj kaj revuoj estas eldonataj regule en Esperanto, inkluzive la c^iumonatan novaj^revuon Monato, la literaturan revuon Fonto, kaj la revuon de UEA Esperanto. La dusemajna novaj^-kompendio Eventoj proponas ankau^ elektronikan eldonon, kiel same faras Monato; iuj revuoj disponigas arkivojn en TTT. Aliaj periodaj^oj inkluzivas eldonaj^ojn pri medicino kaj scienco, religiajn magazinojn, junulajn periodaj^ojn, edukajn periodaj^ojn, aliajn literaturajn revuojn, kaj special-temajn eldonaj^ojn.

Radio kaj televido. Radio-elsendejoj en Au^strio, Brazilo, C^inio, Kubo, Estonio, Hungario, Italio kaj Pollando elsendas regule en Esperanto, kiel faras ankau^ Radio Vatikana. Kelkaj programoj estas ankau au^deblaj per Interreto. Televidaj kanaloj en diversaj landoj elsendas Esperanto-kursojn, inkluzive lastatempan 16-partan adapton de la BBC-a Mazi en Gondolando en la televida reto Pola Kanalo Unu.

Interreto. Elektronikaj retoj estas la plej rapide kreskanta rimedo de komunikado inter uzantoj de Esperanto. Ekzistas kelkcento da diskutlistoj en Esperanto, kiuj traktas temojn disde la famila uzado de la lingvo g^is la g^enerala teorio de relativeco. Esperanto estas vaste uzata en la babilc^ambraj protokoloj ICQ, IRC kaj PalTalk. TTT-pag^oj en Esperanto nombras en la centoj da miloj. Iuj estas troveblaj per la Virtuala Esperanto-Biblioteko c^e http://www.esperanto.-net/veb/, aliaj per tajpo de “Esperanto” en ajna TTT-serc^ilo.

Servoj de UEA. UEA eldonas librojn, revuojn, kaj jarlibron kun listoj de Esperantaj organizaj^oj kaj lokaj reprezentantoj tra la mondo. Tiuj c^i eldonaj^oj, kune kun informoj pri sondiskoj, kasedoj ktp, estas listigitaj en la librokatalogo de UEA, havebla papere kaj ankau^ disponebla en TTT (http://www.uea.org/katalogo). La Libroservo de la Asocio havas pli ol 3500 titolojn en sia stoko. Serio eldonata de UEA en Esperanto, la angla kaj la franca, Esperanto-Dokumentoj, inkluzivas studojn kaj raportojn pri la aktuala situacio de Esperanto, kaj estas haveblaj de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.

 

Por pliaj informoj pri Esperanto, kontaktu UEA c^e Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (tel. +31-10-436-1044; fakso 436-1751; rete uea@inter.nl.net), c^e 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017, Usono (tel. +1-212-687-7041; fakso 949-4177), au^ per g^ia TTT-ejo c^e http://www.uea.org.

Por informoj pri Esperanto en Kazahxlando: Pretiga Komitato de Kazahxstana Esperanto-Asocio Vera Matveyeva Kazah-lando, Rudnij (tel. (31431) 73718; fakso 73237; rete verapm@mail.kz) TTT-ejo http://kaz-esperanto.narod.ru

Hosted by uCoz