Новая история Эсперанто в Казахстане

Nova historio Esperanto en Kazaklando
de 2004 jaro


Dina Lukjanec jubileas en oktobro
[Artikolo de revuo “REGO”, №5(36), Oktobro 2006]

Dina Lukjanec jubileas en oktobro

Iel-tiel oktobre alvenis kaj pasis, nerimarkita de Esperantujo, la jubiieo de persono, amanta tiun ĉi landon profunde, kortuŝe, dolore. Kaj, evidente, sen pretendi la reciprokan. Kvankam la reciproka sento, certe, ekzistas. Voĉdonado pri la “Oraj kantoj” montris, ke eĉ la freŝbakita generacio esperantista konas kaj ŝatas la kantojn de Dina - fervore krias: “Ne, ne, ne, mi veturas tuj al la land’ Esperantuj’!”, plensente konfesas: “Esperantujo, amata tero!” kaj sincere tristas: “Somero jam antaŭ forir’, tendaro proksimas al fin’...”. Sed scioj pri la aŭtoro verŝajne estas por novicoj mistero egala al la scioj pri verkistoj praepokaj, kiel Bulthuis aŭ Luyken. Mi volas prezenti ŝin almenaŭ skize, ĉar, kredeble, la biografio de tiu persono iom poste entuziasmigos aron da esploristoj. Dume ni bonŝance estas samtempuloj, Dina estas viva, krekapabla, kreema kaj kreanta, do venu tiu ĉi kurta prezentaĵo kiel iom malfrua donaceto por ŝia jubileo.plu...

...Dina forveturis al Alma-Ata, la tiama ĉefurbo de Kazaĥio. Tie ŝi loĝas ankaŭ nun. La arta centro, kie ŝi estas kunlaboranta, produktas videopoemojn en la rusa kaj en la kazaĥa lingvoj por la landa televido. La kantoj de Dina iĝis konataj en Kazaĥio; ĉar multaj de ili traktas la ĉefajn homajn ecojn: bonon, malicon, feliĉon, kredon ktp., la aŭtorino havas personajn kontaktojn kun diverskonfesiaj ekleziuloj, inkluzive la patriarkon de rusortodoksa eklezio, ankaŭ kun la prezidento de Kazaĥio.


29 июля - 5 августа 2006 г. - Флоренция - 91-й Всемирный Конгресс эсперанто

В работе Конгресса участвуют казахстанские эсперантисты из города Уральска 

Universala Kongreso de Esperanto 2006

91 Kongresa Rezolucio

Kazakiaj junuloj en UK-91


Встреча в Алматы с японским эсперантистом
Renkonto en Almateo kun Kimio el Japanio

Шолпан, Славик и Кимио - Алматы 2006

S-ro Kimio Yamaguĉi laboras en kompanio de internacia komerco. Nun li laboras en Kazakstano. La 18an de marto okazis nia amika renkontiĝo. Li konatigis nin kun japanaj nutrajxoj. La unua renkonto estis sukcesa kaj konatema..


“La Ondo de Esperanto” 2/2006

ZAMENHOFE TRA LA MONDO

Kazaĥstano. En la skolta klubo Oceano en la urbo Rudnyj 17 dec la festa programo enhavis post la himno La Espero kvizon pri Esperanto, lingvan ludon kaj surscenigon de la amuza fabelo de Ĉukovskij pri muŝo en Esperanto. En ĉi tiu Esperanto estas unu el la fakoj.


Марат Токашбаев - один из первых эсперантистов республики.

Oktobre Slavik Nasretdinov trovis en Almateo kaj renkontiĝis kun unu el la plej unuaj niaj esperantistoj - Marat Tokaŝbajev.
Laux vortoj de li mem, publikita en ĵurnalo "NP" http://www.np.kz/2004/37/rludi.html , li gvidis e-movadon en nia lando je 1977-85, kaj tiam en la komunumo estis ĉ. 60 personoj.

Марат Токашбаев - один из первых эсперантистов республики
http://www.np.kz/2004/37/rludi.html


Всемирно известные эсперантисты на родной земле
Жомарт и Наташа в Казахстане

Жомарт, Наташа, Славик - Шымкент 2005

Post partopreno en UK-90 nia viva legendo de E-movado Ĵomart kaj Nataŝa, kiujn scias tutmonde vizitis Ŝimkenton. 18/08 en Ŝimkenta kafejo okazis renkontiĝo de Ĵomart kaj Nataŝa kaj lokaj esperantistoj. (foto)
Do, en Ŝimkento restas almenaŭ du faktaj esperantistoj. Vjaĉeslav Nasretdinov kaj Miĥail Zolin, iama lernanto de Ĵomart. Sed ili devas esti multe pli multe, ĉar Ĵomart instruis la lingvon ĉi tie (legu la art.)
Venontajare Ĵomart kaj Nataŝa ne permesos veni, sed atendos nin en IJK-2006 (Sarajevo) kaj UK-2006 (Florenzo).

Cпоём вдвоём - 26/08/05 Страна и мир
"Страна и мир"
26 августа 2005
Споём вдвоём


23-30 июля 2005 г. в Вильнюсе прошёл 90-й Всемирный Конгресс эсперанто

В работе Конгресса приняли участие казахстанские эсперантисты из города Уральска 

Universala Kongreso de Esperanto 2005

90-й Всемирный эсперанто конгресс глазами казахстанцев

Вильнюсская Декларация

______________________________

La unua renkontiĝo de kazakiaj esperantistoj

La Unua tutlanda esperanto kunveno -Astana 2005- Первый слёт Казахстанских эсперантистов -Астана 2005-

Dato: 23-jul-2005

Loko:Astana

Partoprenantoj:

Birjukova Svetlana (Ust-Kamenogorsk)

Nasretdinov Vjaĉeslav (Ŝimkent)

Matvejeva Vera (Rudnij)

Matvejev Aleksej (Rudnij)

Serpova Anna (Rudnij)


 

Журнал «Тіл және қоғам», №1№ 2004жыл. Міржақып Дулатов

Revuo “ Lingvo kaj socio”, №1, 2004 jaro. Mirĵakip Dulatuly

 

 

 


“La Ondo de Esperanto” 2/2005

Kazaĥstano. 15 dec en la skolta klubo Oceano de nord-kazaĥstana urbo Rudnyj post la Esperanta himno kaj prelegeto pri Zamenhof kaj ties lingvo, oni aranĝis ludo-kvizon "Vojaĝo al Esperantujo" por kvar teamoj. Post ĉiu "etapo" eliris malpli sukcesa teamo, kaj fine restis unu venkinta teamo, kiu nomiĝis Espero venki. La teamoj estis premiitaj per memor-folioj kaj dolĉaj premioj. Niaj gastoj estis korespondantoj el regiona studenta ĵurnalo.

Sur la foto:
La estro de Espero venki ricevas premion.


“La Ondo de Esperanto” 12/2004

 

  http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/122-lode.htm#122-14

 

Kazaĥstano: entuziasmaj skoltoj

En la aprila Ondo aperis artikolo pri studado de Esperanto en la skolta klubo Oceano en la nord-kazaĥstana urbo Rudnyj. Printempe ni sukcesis fari nur elementan kurson. Somere kelkaj niaj skoltoj partoprenis internacian skoltan tendaron en nia Kostanaja regiono, kien, krom kazaĥstanaj skolt-klubanoj el diversaj urboj de la lando, ankaŭ venis skoltoj el Germanio. Kaj niaj geknaboj povis konvinkiĝi pri bezono de internacia lingvo.

Ĉi-aŭtune en Oceano estis nova varbado, kaj en la klubo nun estas ĉ. 100 geknaboj. Lecionoj de Esperanto en la klubo estas devigaj por ĉiuj klubanoj. Pri unu el niaj lecionoj la ĉefa TV-kanalo Habar montris unuminutan eron en sia inform-kajero. Nun la lecionoj okazas dufoje en semajno en du grupoj. La geknaboj ŝatas la lingvon. Ili ĝojas pri siaj facilaj sukcesoj kaj rapidas ekscii pli multe.

Ni korespondas kun Esperanto-skoltoj el Argentino kaj Barato. El Interreto ni elŝutas kaj legas la revuon Skolta Mondo de la Skolta Esperanto-Ligo.

Vera Matvejeva

“La Ondo de Esperanto” 4/2004

 

  http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/114-lode.htm#114-22

 

Esperanto kaj kazaĥstanaj skoltoj

En la nord-kazaĥstana urbo Rudnyj dum 20 jaroj funkcias urba skolta klubo Oceano kaj ĉiusomere okazas tradicia tendaro kun partopreno de junaj skoltoj el eŭropaj landoj. Krom skoltismo la geknaboj en ĝi okupiĝas pri subakviĝo kaj paraŝutismo. La senŝanĝa klubestro, Vladimir Isajev, afable akceptis ideon instrui Esperanton en la klubo.

Ekde 9 feb kvindeko da 13-16 jaraj skoltoj eklernis Esperanton. La kurso estas nedeviga kaj senpaga. La instruado estas buŝa pro manko de lernolibroj. La instruplano baziĝas sur malnovaj lernolibroj kaj materialo trovita en la reto. La kurso enhavos ĉ. 30 lecionojn.

Vera Matvejeva

______________________________

http://www.khabar.kz:

http://www.khabar.kz/index.php3?chapter=1095520439&date=2004-09-18&lang=rus&parent_id=1004525648#1095520439

18/09/2004

En Rudnij surbaze la patriota klubo "Oceano" malfermis la rondeto pri studo de Esperanto. Laux vortoj de la organizantoj, tio ne nur proksimigos la geknabojn kun skoltoj el aliaj landaj, kiuj cxiu-jare alvenas en Rudnij por tendara kunveno, sed ankaux kontribuos evoluon de kazahx-landa patriotismo.

Pedagogoj ankoraux antauxnelonge nomis cxi-tiujn adoleskojn ne aliamaniere, kiel "spitemaj". Dum unu jaro ili lernis parasxutigxi, kaj nun konceptas la artefaritan lingvon Esperanton. La lingvon Esperanto je la fino de la pasintjarcento kreis la varsovia kuracisto Ludoviko Zamenhof - li revis pri unuigo de homaro. La samtempuloj ne taksis la ideon de la eskulapo. Sed post tempo gxin akceptis skoltoj. Kostanaja klubo "Oceano" cxiu-somere invitas amikojn el eksterlando. Tial cxi-tie ecx tendarajn kantojn en la esperanto oni kantas.

Dima Penjkov, la edukato de la klubo "Oceano":
- Antauxnelonge cxe ni estis la internacia tendaro, germanoj alvenis. Ili ankaux studas cxi-tiun lingvon. Tie eble estis konversacii - en la sama lingvo!

Rudnijanoj estis unuaj en nia lando, kiu kreas Interret-pagxon por tutmonda komunikigxo inter esperantistoj, kaj estas pretaj organizi Tutkazahxstanan Esperanto-Asocion.

______________________________

http://www.khabar.kz:

http://www.khabar.kz/index.php3?chapter=1095520439&date=2004-09-18&lang=rus&parent_id=1004525648#1095520439

18/09/2004

В Рудном на базе патриотического клуба «Океан» открылся кружок по изучению языка эсперанто. Это, по словам организаторов, не только сблизит ребят со скаутами других стран, которые ежегодно приезжают в Рудный на полевые сборы, но и будет способствовать развитию казахстанского патриотизма.

Педагоги еще недавно этих подростков называли не иначе, как «трудные». За год они научились прыгать с парашютом, сейчас постигают искусственный язык эсперанто. Язык эсперанто в конце позапрошлого века создал варшавский врач Людвиг Заменгоф - он мечтал об объединении человечества. Современники не оценили идею эскулапа. Но спустя время ее приняли скауты. Костанайский клуб «Океан» каждое лето приглашает друзей из-за рубежа. Поэтому здесь даже походные песни на Эсперанто поют.

Дима Пеньков, воспитанник клуба «Океан»:
- Вот у нас недавно был международный лагерь, немцы приезжали - а они тоже изучают этот язык. Там можно было общаться - чтоб на одном языке!

Рудничане первыми в нашей стране создали Интернет-сайт для всемирного общения эсперантистов и готовы взяться за организацию Всеказахстанской ассоциации языка эсперанто.

______________________________

89 Всемирный Конгресс Эсперанто

состоялся 24-30 июля 2004г. В Пекине

Пекинская Декларация

Резолюция

 

90 Всемирный Конгресс Эсперанто

состоялся 23-30 июля 2005г. В Вильнюсе

Вильнюсская Декларация

Резолюция

О IV Симозиуме

 

 

 

Hosted by uCoz