ПЕСНИ + ЭСПЕРАНТО

 


 

Песни в переводе Ефима Зайдмана

 

                                          Deziro al amikoj (давайте восклицать)

                                       Bulat Okuĝava

Jubilu ni sen ĝen',     F     C                           Ne atribuu ni

Admiru tutan mondon,  C7    F                     Signifon al la klaĉoj,

Bombastajn vortojn ne   Dm     Gm              Ĉar amo en anim'

Evitu en respondoj.         A7   Dm                Najbaras kun amaĉo.

 

Parolu sen moder'                                          Kompreni ĉiujn ni

Al ĉiuj komplimentojn,                                 Je duonvorto provu -

Ja ili estas de                                                 Kaj post eraro ne

Feliĉa am' momentoj.                                    Eraros vi denove.

 

Sopiru ni sen ĝen',                                        Do vivu ĉiam ĝoj',

Kaj ploru, sed sincere,                                  Indulgo kaj ĝentilo,

Aŭ kurte, au eĉ sen                                       Tiom pli, ke nia voj' -

Limigo - laŭ prefere.                                    Tro kurta kaj fragila.

                                     

 

 

 

                                             Homoj tra l'mondo iras 

                           Vortoj de I.Sidorov, muziko de Cenborisova

                  La homoj tra l'mondo iras,                            La homoj tra l'mondo iras,

                  Bezonas malmulte ili:                                   Paroloj iliaj krudas

                  Tornistron kaj tendon firman                        Kaj vortoj gxentilaj ofte

                  Kaj kantojn kontrau rutin',                           Aperas kun moka ridet',

                  Sed kanto kaj fumo deprimas,                      Sed tristan teneron kantan

                  Kaj l'homoj rigardas flanken,                       Karesas l'malsekaj lipoj

                  Malgaje en songxo flustras                           Kaj  kusxas tornistre versoj,

                  Al iu: "Memoru min!"                                  Simile al amulet'.

 

                  En urboj ne brilas ili                                    Rekontrolita kompaso

                  Per vestoj kaj bonmanieroj,                         Apudas la vojan planon,

                  Sed en la koncertaj haloj,                            Kaj estas flikita sur jako

                  Liberaj de bru' kaj intrig',                            Malica lavanga spur'.

                  Iliaj animoj suferas,                                     Felicxas l'homoj, konataj

                  L'animoj de vagobondoj,                             Kun dolcxa sento de vojo,

                  Dum sonas Bethoven-sonatoj                      Freneza hurlo de vento

                  Kaj helaj kantoj de Grig.                             Kaj de matenig' purpur'.

 

Tre malnova kanto, facile kantebla.

 

 

                                                                          KARTVELA  KANTO (Виноградную косточку)

                                                                          B.Okuĝava

Vitan kernon mi en varman teron printempe enfosos     Ruĝkolore vestita belkantos por mi mia Dali,

Kaj dorlotos la viton ĝis iĝos sukera vinber',                  Nigre-blanke vestita aūskultos mi ŝin kun tener'

Kaj amikojn kunvokos, kaj koron por ili malŝlosos,       Kaj ĝuegos kapkline pro sxia talent' najtingali,

Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?                    Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?

 

 Kolektiĝu do, gastoj, kaj sentu Vin miaj parencoj,        Kaj post kiam kaŝitajn angulojn penetros aūroro

 Diru rekte, l'ŝatataj, pri Via je mi opini'.                        Plu kaj plu antau mi ŝvebu pia iriza superb':

 La ĉiela car' sendu pro l'pekoj al mi indulgencon,         Blanka aglo kaj blua bubalo kaj truto el oro,

 Sed aliel por kio, amikoj, sur ter' vivas ni?                    Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?

 

 

 

                                     KARTVELA KANTO

                                B.Okuĝava

 

Vitan kernon mi en varman teron printempe enfosos       Em   Am 

Kaj dorlotos la viton ĝis iĝos sukera vinber',                    D7      G       H7

 

Kaj amikojn kunvokos, kaj koron por ili malŝlosos,         Em    Am

Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?                       H7      Em

Kolektiĝu do, gastoj, kaj sentu Vin miaj parencoj,            G       Am

Diru rekte, l'ŝatataj, pri Via je mi opini'.                            D7      G       H7

La ĉiela car' sendu pro l'pekoj al mi indulgencon              E       Am

Sed aliel por kio, amikoj, mi vivas sur ter'?                       H7      Em

 

 

 

 

            LA TEMPO SOMERA

 

   LA TEMPO SOMERA, LA TEMPO RIKOLTA,       

   LA VERDAJ FOLIOJ MIN VOKAS AL VI,        

   REMEMOROJ APERAS PRI LA TAGOJ PASINTAJ   

   DUM DELFENOJ PETOLIS EN MAR' ČIRKAU NI.  

                                            

   DENOVE SOMERO VARMIGAS LA TERON,         

   DENOVE TRA KAMPOJ MI VAGAS SEN CEL',     

   ESTIS BONE SIN SENTI BEZONATA DE IU      

   DUM ENIGME RIGARDIS STELPLENA ČIEL'.     

 

Mia  unua traduko, kiun gxis nun oni kantas.

 

                            Preĝo

                     Bulat Okugxava

 

Dum tero ankorau turnas sin, dum helas suno kaj lun

Donu, Sinjoro, al ĉiu do, kio mankas ĝis nun.

Al la timema ĉevalon, kapon al bona geni,

Al feliĉul kapitalon kaj ne forgesu pri mi

 

Dum tero ankorau turnas sin, ho, Ĉiopova Destin,

Donu al regon strebanto ĝissate frandumi ĝin.

Donu ripozon al laca almenau ĝis taga fin.

Al Kain penton donacu kaj ne forgesu mun.

 

Mi scias vi ĉion povas, mi kredas je via saĝec,

Kiel soldato mortanta kredas je indulgenc.

Kiel ĉiu orelo kredas je via vort,

Samkiel ankau ni kredas dum regas ne vorto, sed fort.

 

Patro nia ĉiela en diafana senfin,

Dum tero ankorau turnas sin kaj tio mirigas ĝin,

Dum ĝin ankorau turnas Amo, Espero, Obstin,

Donu al ĉiu po iom kaj ne forgesu min.

 

Mia Stelo

 

Verso de I. ANNENSKIJ, muziko de A. SUĤANOV, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

 

Inter la astroj de l'ĉiela sin'
Mi unu stelon ĉiam okulumas,
Kaj ne malpli ol se mi amus ĝin,
Sed ĉar aliaj ne por mi nur lumas. (2-foje)

Kaj ne sopire ĝemas mia kor',
Min helpas ĝia fora palpebrumo,
Ne nure pro la lumo kaj kolor',
Sed ĉar kun ĝi feliĉus eĉ sen lumo. (2-foje)

Inter la astroj de l'ĉiela sin'
Mi unu stelon ĉiam okulumas'
Kaj ne malpli ol se mi amus ĝin,
Sed ĉar aliaj ne por mi nur lumas.
(2-foje)

 

 


 

Stepo

 

Vintre en la step

Ĉie neĝ sen lim

Iĝis la koĉer

De la frost viktim

 

Kaj el lia buŝ

Antaǔ lia mort

Al la kamarad

Celas jena vort

 

Pri mi estu nur

Ĉe vi bon memor

Entombigu min

En ĉi stepa for

 

Al gepatroj jen

Estu mia send

Kun la ĉevalpar

Ankaǔ kompliment

 

Adiaǔ on al

Mia karedzin

Jen la edza ring

Al ŝi donu ĝin

 

Kaj sciigu ŝin

Ke laǔ mia diz

Iĝu ŝi edzin

Al alia vir

 

Ke frostmortis mi

Kaj ne vivas jam

Tombon ja kun mi

Falis ŝia am

 

 

 

Kanto de lamikoj

 

Estas plej belega en la mondo

Vivo de eterna vagabondo

Por amikoj fremdas la malĝojoj

Kaj al ili karas ĉiuj vojoj! (2)

 

 

Nin renkontas gaje ĉiuj domoj

Bonhumoron portas ni al homoj

Logas nin palacoj de la tero

Sed superas ilin la libero!  (2)

 

Flortapiŝon kovras la nebuloj

Muroj estas pinij-grandeguloj

La ĉielo estas la tegmento

Ni amikas kun la gaja sento!  (2)

 

 

 

Vi min konfuzigis

 

Mi ekvidis vin en lundo

Kaj ekĝois ĝis profunde

Sed okazis en ĉi-foj

Preterkuŝis via voj

 

Rf:

Vi ja min konfuzigis

Vi ja trompis min

Kaj mi, ja knabo juna

Freneziĝis en la fin

 

Poste vi promesis marde

Kisi min centfoje arde

Kuris mi al via kort

Sed ŝlosita estis pord

 

Plu al vi ne estis kredo

Vi min vokis en merkredo

Sed forgesis pri promen

Mi atendis ĝis maten

 

De la ĵaǔdo ĝis sabato

Same estis mi trompata,

Kaj dimanĉe jen konfuz

Vi respondis per rifuz !

 

 

 

Estu ĉiam la suno

 

Suno la hel

De la ĉiel

Jen la pentraĵo de knabo

Pentris li mem

Eta ĝojul

Skribis li mem

En angul

 

Rf:

Estu ĉiam la suno

Estu ĉiam ĉielo

Estu ĉiam patrino

Estu ĉiam mi mem

 

Kara amik

Bona amik

Tiel ni volas la pacon

En ĉiu hor

Kun la fervor

Firme ripetas la kor

 

Foru alarm

Bruo de arm

Kiu timigas la homojn

Kronu nin nur

Varma lazur

Diru ni pri la futur

 

Kontraǔ perfid

Kontraǔ milit

Por niaj knaboj ekstaru

Suno kaj bon

Por ĉiu dom

Tiel ordonas la hom

 

 

ПОДМОСКОВНЫЕ ВЕЧЕРА
Стихи М.Матусовского,
музыка В.Соловьева-Седого

Не слышны в саду даже шорохи.
Все здесь замерло до утра.
Если б знали вы, как мне дороги
Подмосковные вечера.

Речка движется и не движется,
Вся из лунного серебра.
Песня слышится и не слышится
В эти тихие вечера.

Что ж ты, милая, смотришь искоса,
Низко голову наклоня?
Трудно высказать и не высказать
Все, что на сердце у меня.

А рассвет уже все заметнее.
Так, пожалуйста, будь добра,
Не забудь и ты эти летние
Подмосковные вечера.

APUDMOSKVAJ VESPEROJ
traduko de K. Gusev

Ne audighas ech flustro en obskur',
Chio dormas nun tie chi.
Kiel shatas ja, se vi scius nur,
Apudmoskvajn vesperojn mi.

Iom plaudas flu' kaj ne plaudas plu,
Plenas de arghent' la river'.
Kanton audas mi kaj ne audas plu
En mallauto de la vesper'.

Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Chu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim'?

Kaj alvenas jam la matena hor',
Brilas rugha jam lunlini'...
Tenu en memor', tenu en la kor'
Apudmoskvajn vesperojn ni.

НАДЕЖДА
слова Н.Добронравова, музыка А.Пахмутовой
 


Светит незнакомая звезда,
Снова мы оторваны от дома,
Снова между нами - города,
Взлетные огни аэродрома.
Здесь у нас туманы и дожди,
Здесь у нас холодные рассветы,
Здесь на неизведанном пути
Ждут замысловатые сюжеты.
 


Припев:
Надежда - мой компас земной,
А удача - награда за смелость.
А песни... довольно одной,
Чтоб только о доме в ней пелось.

Ты поверь, что здесь, издалека,
Многое теряется из виду.
Тают грозовые облака,
Кажутся нелепыми обиды.
Надо только выучиться ждать,
Надо быть спокойным и упрямым,
Чтоб порой от жизни получать
Радости скупые телеграммы...

Припев.

И забыть по-прежнему нельзя
Все, что мы когда-то не допели,
Милые усталые глаза,
Синие московские метели...
Снова между нами города,
Жизнь нас разлучает, как и прежде.
В небе незнакомая звезда
Светит, словно памятник надежде.

Припев.

ESPERO

tradukis V.Arolovich

Lumas al ni nekonata stel'.
ree inter ni - meridianoj.
Ree flagras urboj en malhel',
bruas dum la start' aeroplanoj.
Tie chi malvarmas la auror',
tie chi pluvegas dum diurnoj,
tie chi la zorgoj de labor'
pasos tra komplikaj vivoturnoj.

Refreno:

Espero - fidinda gvidant'
sur la voj' de kuragh' al sukceso,
kaj sola sufichas la kant' -
pri l' hejmo, pri am' kaj kareso.

Kredu, ke chi tie en la for'
multo jam transiras al legendoj,
maldensighas nuboj de dolor',
shajnas bagateloj la ofendoj.
Gravas nur la fid' al perspektiv',
gravas pacienca obstinigho,
por ricevi iam en la viv'
kurtajn telegramojn de felicho.

Refreno.

Kaj ghis nun ne perdas la memor'
kantojn, ne finitajn en pasinto,
la okulojn, plenajn de angor',
bluan neghon de la moskva vintro.
Ree flagras urboj en malhel',
ree nin disigas la afero.
Stelo nekonata en chiel'
lumas kiel signo de l' espero.

Refreno.

 

Mia Amatin

Jurij Vizbor, traduko de Ludmila Novikova

 
 
  Em
 Post la renkontoj disiĝon, ve, sendas destin,
   G                 D7                    G
 Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de lpin,
  H7                                       C E7
 Karboj de l fajro kovriĝis per cindra arĝent,
  Am               H7          Em
 Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment.

Refreno:

       Em     Am    D7          G
      Mia amatin, la sunet arbara,
       Em      Am  H7            Em
      Kie ree nin viv kunigos, kara.

Tendoj kunmetis flugilojn kun morna humil,
Kaj jen etendis flugilojn la aviadil,
Jen retiriĝas ŝtuparo de l porda lini,
Vere abismo por longe disigis jam nin.

Refreno

Nek rememoroj, nek vortoj konsolas plu min,
Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l pin,
Kie en gutoj sukcenaj rebrilas la flam
Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam.

Refreno

      Mia amatin, la sunet arbara,
      Kie ree nin viv kunigos, kara.

Apudmoskvaj Vesperoj

 

Konata rusa kanto.
Vortoj de M. Matusovskij, muziko de V. Solovjov-Sedoj, tradukis K. Gusev.

 
Am        Dm         E7     Am
 Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'
  C          G7      C
 Ĉio dormas nun tie ĉi
  H7E7  Am               Dm
 Ki-el ŝatas ja, se vi scius nur,
      Am          E7     Am
 Apudmoskvajn vesperojn mi. (2-foje)

Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent' la river'.
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper'. (2-foje)

Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim'? (2-foje)

Kaj alvenas jam la matena hor',
Brilas ruĝa jam lunlini'...
Tenu en memor', tenu en la kor'
Apudmoskvajn vesperojn ni. (2-foje)


Ĵomart Amzeev

Adiau

Vortoj kaj muziko de

Ĵomart Amzeev

Adiau amik., adiau

Jam temp. por disiĝi venas

Por longa memoro vian

Donacu al mi manpremon.

Donacu ankorau kanton

Memoru mi voĉon vian

Rigardu okulojn antau

Mi diros al vi, mi diros al vi:

Adiau!

Donacu vi ankau por vojo

La varman rideton vian

Kaj kisu vi min lastfoje

Adiau amik., adiau.

Tre zorge mi ĉion prenos

Kaj metos en koron mian

Jam temp. por disiĝi venis

Adiau amik., adiau amik.,

Adiau!

 

Amu min

Vortoj: Mikaelo Bronŝtein

Muziko: Ĵomart Amzeev

Mi ne kuraĝas tiom peki

Pli bobon de l.destino peti

Ĉar multon jam donacis ĝi

Mia destin kaprica damo,

Mi vin ne trompis en iamo

Do amu min, dum vivas mi

Dum restas forto en la brako

Por levi glason da konjako

En mia bona kompani., -

Al vi vojaĝas mi pilgrime,

Al vi mi preĝas proze, rime, -

Do, amu min, dum vivas mi.

Rf: Do amu min, dum vivas mi

La ĝuo de kantad. senzorga

finiĝos morgau au post morgau

Kvazau fantoma iluzi.

Al mia voĉo sur kasede

vi gapos pigre kaj oscede,

Do, amu min, dum vivas mi.

Ah, mia sinjorin. aminda

Kunigis nin okazo blinda

Ĉu la komprenon donos Di.

Ke foje flugos ni fantome

Sen eblo kuni korpe, home ?!

Do, amu min, dum vivas mi.

Ĉu nur ĉagreno ironia,

Au pura am. en iro nia .

Kion en viv. mi volus pli ?

Ke dauru plu la samaj strioj

De festoj miaj, plagoj miaj .

Do, amu min, dum vivas mi !

 

Letero

Vortoj kaj muziko de

Ĵomart Amzeev

Saluton, mia amikin.!

Saluton, kara!

Denove mi ne vidis vin,

Monaton kvaran.

Sed multajn tagojn havas mi

Kaj noktajn horojn

Por rememori vin,

por rememori.

Ĉu vi memoras kiel lun.

nin akompanis..?

De lignofajro al mallum.

Fajreroj falis

Kaj tiam ŝajnis: en la mond.

Nur ni ekzistas,

Ĉe lignofajra rond.

kaj luno trista.

Dum longa vintro verkos mi

por vi leterojn

Kaj skribos mi verŝajne

Multajn pri somero.

Kaj kiam foje tenos mi

Leteron vian

Mi kvazau audas vin

Amiko mia.

Saluton, mia amikin.

Respondu nepre

Saluton, mia amikin.

Ĝis la somero.

 

 

Mi sopiras

 

    Vortoj kaj muziko de

    Ĵomart kaj Nataŝa

 

Mi sopiras kiam vi forestas

Mi malbonas kiam vi apudas

Ie restis niaj gajaj festoj

Kiel hela kaj foira budo.

 

Rf- I :  Ĉu rimarkis vi ke malaperis

Niaj sentoj nur kutimoj restis.

Nur malnovaj kantoj en kajrero,

Nur leteroj varmaj kaj modestaj

 

  Ni atingis multajn gravajn aĵojn

  Ĉu memoras ni por kiu celo?

  Ni atingis altan vivetaĝon,

  Sed ne hejmon havas ni - hotelon.

 

Vi silentas, vi senvorta estas.

Nur rideto la vizaĝon ludas.

Ĉu sopiras vi se mi forestas?

Ĉu malbona,s kiam mi apudas?

 

Rf- I :

  

 

Vi kaj mi

Vortoj kaj muziko de

Ĵomart Amzeev

Vi kaj mi, ni ambau estas

strangaj iomete.

Volus ni renkonti festojn

en voja malkvieto.

Volus ni trakanti kantojn

en la lingvoj ĉiuj.

Kaj ankorau volus ankau

auskulti la aliajn.

Rf: Volus vidi ni amikojn

dum la tuta jaro.

Estu vivo tre komplika

sed ne tre amara.

Volus vidi tutan mondon

kaj vojaĝi ĉiam.

Trovi volus ni respondojn

al demandojn niaj.

Ni ne ĉiam estos junaj

Kaj mi volus ankau

estu ni por longe kune

vi kaj mi, ni ambau.

Rf:

 

Vi telefonis

Vortoj kaj muziko de

Ĵomart Amzeev

Vi telefonis kaj silentis longe.

Mi sciis ĝuste telefonis vi.

Kaj mi atendis en la nokta mondo

konatan voĉon el pasintjuli.

Rf . I: Sed vi silentis kaj mi trovis vortojn,

kiujn komprenis kaj atendis vi.

Vi diris nur: .Mi plu ne havas fortojn.

Kaj mi respondis: .Baldau venos mi..

Apudas vi, mi audas vian spiron.

Sed kion fari estas inter ni

longa linio de tripunkt. sopira

kaj de eraroj de ofendlini..

Rf . II: Auskultas nin eĉ nokto tre atente

kaj volus helpi telefonistin..

Vi diris simple: .Ĉiam vin atendas..

Kaj mi respondis: .Baldau, amatin...

 

 

Via nomo

Vortoj kaj muziko de

Ĵomart Amzeev

Vian nomon mi ripetas ofte.

Ĝi en dormo venas ĉiunokte.

Ĝi mallaute, tre mallaute sonas,

sed mi audas ja mi vin bezonas

Rf- I : Nomo via, nomo via

Vokas malproksimen.

Nomo krias, nomo krias

frape al nimo.

Kaj memoras, kaj memoras

Mi someron kiam kvazau kanto

sonis nomo via.

Vian nomon flustras mi espere

ke resonos ĝi per la letero.

Mi rektontos vin, mi tion scias.

Kvazau kanto sonos nomo via!

Rf- I :

 

Vortoj kaj muziko de Ĵomart Amzeev

Finiĝis laboro kaj estas vespero
Necesas jam hejmen iri
Sed mi hodiaŭ promeni preferas
Delonge mi tion deziris.

Por tempo nelonga problemojn forgesi,
sidante sur benko sole.
Kaj ne rapidi ien sukcesi
iri kien mi volas.

Vagadi sencele ĝis nokta mallumo.
Agordi animon minore.
Kaj foliumi kiel albumon
foliojn de mia memoro.

Kaj mian doloron ne povos kuraci
eĉ tia ĉarma vespero.
Mi scias, mi scias, animtrankvilecon
mi trovos somere, somere.

Mi morgaŭ revenos al miaj problemoj,
sed dume mi estas libera.
Nerapidante duope promenas
mi kaj mia espero.
 

 

Ĵomart kaj Nataŝa - Telefono

Boris KOLKER

Mi vekiĝas pro akra son',
Tintas en la nokt' telefon',
Telefon' ekstazas kio do okazas,
Kial ĝi tintadas: din-din-don?

Milda voĉo diras: "Pardon!"
Mi kontaktas vin sen rezon'
Simple mi enuas,
Do, mi rendevuas kun vi
Pere de telefon'.

Al la nekonata person'
Mi respondas kun la admon'
La mateno venas kaj mi ne komprenas,
Kial mi insistas pri admon'.

Se al mi okazas malbon',
Tuj mi iras al telefon'
Sonas voĉo kara
Sonas voĉo klara
Tristi ne plu estas bezon'. (2x)

 

 


 

Hosted by uCoz