En la moskva E-eldonejo "Impeto" aperis la poemaro de Dina Lukjanec "Tre-manta stelo". Por prezenti la libron kaj rakonti al (precipe) relative junaj esper-antistoj pri unu el /a elstaraj esperantistoj de nia movada historio de lastaj jarde-koj ni publikigas la antaŭpamlon de la kompilinto.

                                        TREMANTA STELO

1.

Delonge mi vartis revon konigi la poezion de Dina Lukjanec al esperantistoj. Ĉu ne estas konata? - iu el mia generacio demandos. Laŭ miaj scioj la plejmulto de espaj poeziŝatantoj konas nur dek du kantojn, verkitajn/tradukitajn de ŝi, kiuj aperis en la KD-serio "Oraj kantoj", pli-malpli famiĝinta en la moderna Esperantujo.

Subite mi trovis min ĉe la penso: dek du - ĉu estas malmulte? Efektive, elektante la kantojn por la diskaro per libera voĉdonado, la rusia esperantistaro libervole voĉdonis por 84 kantoj, poste registritaj ensemble en kvar KD-oj. Okdek kvar kantoj de multaj aŭtoroj, kaj inter ili sepono prezentas unu aŭtoron, tiu aŭtoro estas Dina Lukjanec. Neniu enlanda esperantista renkontiĝo pasas sen komuna kantado - bonŝance la iaman tradicion de SEJM heredis ankaŭ la moderna postsovetia junularo. Kaj mi kuraĝas aserti, ke neniu komuna kantado ĉe lignofajro pasas sen "Ne, ne, ne, mi veturas tuj al la land' Esperantuj'", sen "La danco ĉe la fajro", sen "La tendara adiaŭa". Jen la aprezo!

Sed tamen mi denove ripetu, ke la poezio de Dina Lukjanec restas nekonata por espaj poeziŝatantoj. Eĉ mia generacio de sovetiaj esperantistoj, atinginta grizharan aĝon, nebule imagas la revan kaj fajnan, batalvokan kaj delikatan mondon de la poetino. La mondon, kiu tute ne limiĝas per tiuj dek du kantoj, vivantaj en espaj animoj jam dum kelkaj jardekoj. Ja dum tiuj jardekoj la talentega poetino estis kreanta kaj kreanta ĉiam novajn poemojn kaj kantojn - miaopinie, la rava inspiro neniam lasis ŝin.

2.

Dina aperis en Esperantujo antaŭ kvardek jaroj. Tiam ŝi estis ĉarma studentino pri filologio kun rideto de Mona Lisa. Ŝi loĝis en la fora siberia urbo Barnaul, kie funkciis unu el la plej amasaj junularaj esperantistaj kluboj. La klubo, prosperanta en la regiono, tiam preskaŭ sensamideana, havis la elokventan nomon "Oazo". Ĝin fondis kaj gvidis Anatolo Gonĉarov, perfekte konata al la esperantistoj eĉ nun, kio liberigas min de la devo prezenti lin ĉi tie pli detale. Do en la ĉarma kompanio aperis tiu ĉarma knabino kun sia freŝa mondpercepto, kun siaj sinceraj sentoj, des pli - verkanta poemojn en la rusa. Normale, la impresoj de esperantista vivo trovis rimreeĥojn en ŝia animo, kaj nature tiuj reeĥoj iĝis poemoj jam en Esperanto.

Aroganta junulo, kia tiutempe estis mi, preninte gvidon de la poezia fako de SEJM, tuj skribis al kelkaj ekpoetoj. Per ties adresoj min afable provizis la klubgvidantoj, i.a. la sama Anatolo Gonĉarov. Mi celis kolekti materialojn por eventuala literatura revu(et)o, aŭ almenaŭ iel kunigi, interkonatigi la verkantajn homojn. La respondo de Dina atingis min tiom rapide, kiom permesis la tiama helika poŝto - post du semajnoj. Kaj - je mia miro - ĝi estis versa! Ŝi skribis:

Mi dankas vin sincere pro 1' atento,

Sed premas min konstante malkontento.

Mi ja ne estas vera verkistino,

Sed simpla ordinara junulino.

Do, ĉu daŭrigi indas la laboron?

Kaj je verkad' apliki la fervoron?

Ja tutegale en la vivo mia

Atendos ĉiam min sukces' nenia.

Talenton mi, verŝajne, ne posedas,

Neniu kredas min, kaj mi ne kredas.

Kaj, ĝenerale, ĉio estas vano.

Mi dankas pro 1' atent', samideano.

La versoj estis absolute maturaj, sinceraj kaj kortuŝaj, do mi respondis ankaŭ verse. Mi skribis ion subtenan, kuraĝigan - tion, kion permesis mia aroganteco kaj tiutempa pruda eduko. Estas grava bonŝanco, ke tiu galimatio tamen estis pli-malpli favore akceptita. Ekde tiam, do eĉ antaŭ nia persona konatiĝo ni komencis korespondi verse, kaj tiu versa dialogo daŭris dum kelkaj jaroj. Kelkajn monatojn poste ni ekvidis unu la alian en Esperanto-tendaro, en Karpatio. Tien Dina venis jam kun kelkaj kantoj, varme akceptitaj de la junularo, kaj jam kun malpli da duboj pri sia, laŭ mi senduba, talento. Ŝi vizitis kelkajn tendarojn - la tendaraj fajroj donis al ŝi specialan vivoforton, aron da brilaj poemoj kaj kantoj Dina verkis ĝuste pri kaj por Esperantujo:

Ĵus akirita energio

sufiĉas, ŝajne, eĉ por jar',

sed esperanta nostalgio

turmentas min post la tendar'.

Esperantujo malproksima

Plej kara estas sur la ter'.

La vivo griza kaj kutima

Pensigas forte pri somer'.

 

La talento, ŝia natura doto, estis ne nur poezia, sed ankaŭ la tre rara kapablo emocii, kunigi kaj entuziasmigi homojn, elkapigi freŝajn ideojn pri bonaj agoj kaj efektivigi ilin. Diplomiĝinte pri lingvoinstruado, ŝi dekomence trafis per ordinara distribuo de junaj fakuloj (kiel la plejmulto de tiamaj diplomiĝintoj) en la mezlernejon de siberia vilaĝo Povaliha. Do al la Esperanto-kurso, kiun ŝi tuj organizis en la lernejo, venis cent dudek gelernantoj! Ŝi skribis al mi, ke, se ĉiuj ili iĝos esperantistoj, oni devos ŝanĝi la nomon de la vilaĝo al Esperantiĥa...

Poste, ankaŭ tre bonŝance, Dina trafis Leningradon, la kurson de famega kaj la plej estiminda fakulo pri poezia tradukarto, profesoro Jefim Etkind. Tion mi, verdire, opiniis ne la plej grava bonŝanco. La plej grava estis, ke, loĝante ne tre malproksime de la urbego, mi nun povis renkonti ŝin pli ofte. Nur vizitinte, laŭ ŝia insisto, prelegojn de Etkind pri la franca poezio, mi ravite konjektis, ke estas grandega bonŝanco la apero mem de tiu persono en ŝia kaj en mia vivo. La profesoro krom tio estis iniciatinto kaj gvidinto de parolalmanako "La unuan fojon en la rusa". La almanako regule okazadis en Leningrada Dorno de verkistoj kaj donis eblon al la plej eminentaj tradukistoj prezenti siajn freŝajn tradukojn al la kolegaro. Do ĝuste per zorgoj de Dina kaj dank' al bonvolo de profesoro Etkind en 1975 (imagu, kiam mem la vorto "Esperanto" estis fakte malpermesata!) esperantistoj dufoje ricevis tiun eminentan podion plus tiun eminentan publikon. Unuafoje Semjon Podkaminer kaj Vladimir Samodaj brile prezentis tradukojn el la rusa poezio en Esperanton. La duan fojon laboris Dina kaj mi, preparinte ruslingvajn tradukojn el la verkoj de konataj poetoj de Esperantujo. Ambaŭ prezentoj estis bone akceptitaj; certe, la eminentuloj ne iĝis samideanoj, sed almenaŭ konservis enanime estimon al la lingvo internacia, kiel lingvo arta.

Bedaŭrinde, pli-malpli baldaŭ ekis la fifama batalado de la ŝtato kontraŭ t.n.
"disidentoj", personoj, kies opinio ne ĉiam kongruis kun la oficiala. Jefim Etkind
estis enkalkulita inter tiuj kaj pelita for el Sovetio. Kompreneble, perdo de la patrujo estis dolora, sed multe pli dolora estis lia foriro por la patrujo mem. Liaj libroj pri poezia tradukarto, geniaj kaj unikaj instruiloj,               estis

   malpermesitaj - tio bremsis evoluon de la rusa  tradukista skolo, versimile, por jardekoj. Ankaŭ lia kurso estis dissolvita. Dina revenis en Siberion. Tamen ne por longe.

Si trovis forton rezisti al la destino. Ŝi venis en Moskvon, sukcese ekzameniĝis kiel aspiranto en la Instituto de lingvoscienco de Akademio de Sciencoj de USSR kaj en 1983 brile doktoriĝis per defendo de la disertacio, esploranta esprimeblecojn de poeziaj tradukoj en Esperanto kompare al tiuj en naciaj lingvoj.

Jam dum du jardekoj Dina Lukjanec loĝas en la fora Kazaĥstano, en Almati, la iama ĉefurbo de la respubliko. Ŝi daŭre verkas poemojn kaj kantojn. Nuntempe ŝi kungvidas la Artan centron, produktante videopoemojn en la rusa, en la kazaĥa kaj en Esperanto. En 2007 ŝia kanto "La urbo ora" ricevis laŭdan mencion en Belartaj Konkursoj de UEA.

amikeca renkontiĝo dum vizito de D.Lukjanec al Moskvo de maldekstre: Eleno Puĥova, Garik Kokolija, Mikaelo Bronŝtejn, Vladimir Samodaj, Dma Lukjanec, Gennadij Ŝilo

3.

Miaplaĉe, mi determinus tri ĉefajn temojn en la verkaro de Dina Lukjanec. Tiuj estas: Amo, Esperantujo, Vivo. Sed mi ne estus tro insistema, defendante tiun ĉi determinon en eventuala diskuto. Ĉar la tri temoj interplektiĝas - ja nature ne povus esti alie. La interplektiĝo estas rezulto de profundanima meditado, rezulto de kredo kaj dubo, feliĉo kaj plago, ĝojo kaj tristo, aspiro kaj embaraso.

Kekaj personoj, aŭdintaj la kantojn de Dina, serioze diradis al mi, ke ŝi estas perfidinta la ideon, ke ŝi "faras malbonon por disvastigo de la lingvo per tiuj kantaĉoj":

Esperanto estas

La ideo profunda,

Tamen scii la fundon

Ĝian ne estas reale.

Pro tio mi hezitas

Propagandi ĝin.

Eraron mi evitas,

Komprenu min.

La lingvo estas dono

Por saĝul' kaj fripon',

Ĝi servas por la bono

Kaj por malbon'.

Kion mi respondu? Estas homoj komprenemaj kaj ne tre. Por la komprenemaj ne necesas klarigi, ke tiuj kantoj estas dolora cerbumado, meditado, normala por ĉiu persono, havanta cerbon. Por tiuj, kiuj ne komprenas, miaj klarigoj ne havus sencon. Nur unusolan aferon mi volus emfazi ĉi-rilate: ne eblas sen sincera amo diri la sekvantajn kortuŝajn vortojn:

Esperantujo, amata tero,

Naive kredis mi, ke estas vi en vero!

Esperantujo, profundan amon

Al vi ĝis nun mi ĉiam sentas,

Sed adiaŭ, tamen...

Kaj jen la amo interhoma, la amo virina. Plena de travivaĵoj, feliĉaj kaj doloraj. Ĝena por paroli pri tiu sento en la poemoj kaj kantoj, montrotaj al flanka legantaro. Por kio? Do - por inspiri, por klarigi sian sentogamon, por montri la vojon al vera amo. Speciale ŝatante lirikan poezion en Esperanto, mi konatiĝis kun verkaro, versimile, de ĉiuj esperantaj poetinoj intaj kaj antaj. Pro tio mi deklaru sen timo, ke tute ne multaj niaj poetinoj leviĝis en siaj poemoj al tiu alto de sincero kaj esprim-riĉeco, kiun atingas Dina per tute simplaj vortoj:

Mi povus vivi sen angoro

Forgesi baldaŭ pri 1' aŭgust',

Sed ĉio vane, ĝemas koro,

Revema koro en la brust'.

Pro kio ofte mi sopiras

Kaj tremas kvazaŭ la foli'?

Forgesu lin: racio diras,

Sed koro flustras: estu li!

Ĉu en la poemoj alitemaj, privivaj, kiujn mi, kompilante la libreton, tute arbitre apartigis en la parto "Trankvilo kaj silento", forestas la amo? Tute ne - ĝi enestas, laŭ mi, eĉ pli ol en la du antaŭaj partoj, ĉar temas pri la amo al la tuta homaro. Ne al abstrakta homamaso, sed al animriĉaj, pradentaj kaj honestaj homoj. Iom da belaj historioj. Iom da edifo - sen trudo, do tute akceptebla. Iom da laŭdo - por amataj lokoj sur la Tero kaj por la Tero mem:

Ho mia bela, bela Ter',

Raviga mia Tero multkolora!

Spirito dia plenplenigas vin.

Kreanta Volo plenplenigas vin.

Kaj vere estas sen la fin'

Ĉielo super vi kaj suno mola…

Ho mia bela, bela Ter' !

La modernaj espaj poetoj ne verkas tiel. Naskinte en la kapo freŝan penson, foje eĉ brilan kaj originalan, moderna poeto ne komplikas por si la vivon per serĉado de freŝaj rimoj, konvenaj por tiu penso, aŭ per zorgoj pri ia bela metriko. Senrimaj kaj senritmaj linioj, kunmetitaj kolonete, havas la nomon "poemoj". En la poemaro de Dina Lukjanec vi ne trovos tion. Kontraŭe - vi trovos la rimojn elegantajn, perfektajn, tute konvenajn kaj ĝustaloke metitajn. Iu rafinita leganto eble plendos kelkloke pri la metriko - ne ĉiam kutima kaj rigora. Sed plejparte tio okazas en la kantotekstoj, kie ja endas konsideri ankaŭ la melodion... Kaj ne nur. Siajn novajn verkojn Dina nomas "Videopoemoj", enplektante la brilajn tekstojn kaj ĉarmajn melodiojn en filmojn kun aro da ravaj bildoj - aludaj, alegoriaj, inspiraj. Mi esperas, ke pli-malpli frue ankaŭ tiuj videopoemoj atingos vin, kara leganto. Sed dume - ĝuan legon!

Mikaelo Bronŝtejn (Tihvin)

 

[Artikolo de revuo “REGO”, ¹5(48), Oktobro 2008]

Hosted by uCoz